Franciska Toubale (Kunvokanto)
La franca estas mia gepatra lingvo ĉar mi naskiĝis la 14an de februaro 1943 en Bretonujo (Francujo) Mia vivo sekvis kutiman ŝablonon : mi studis, edziniĝis, naskis kvar infanojn kaj finance subtenis la familion, laborante en diversaj landoj kiel instruisto de fremdaj lingvoj, aparte de la franca kaj de la angla. Mi ne imagis kiam mi lernis Esperanton en 1989 ke tiu lingvo kondukos min al Aŭstralio. Sed tie mi estas ekde 1996. Alvenante, mi audis ke mankis kunlaborantoj en la Esperanto radioprogramo. Estis por mi ŝanco lerni ion novan , do mi entuziasme aliĝis al la teamo. Dank’al tiu laboro mi renkontas homojn de diversaj devenoj ene de la radio kaj mi pligrandigas mian Esperanto-rondon.
Heather Heldzingen
Mi unue lernis Esperanton en 1964 ĉe la Melburna Esperanto-klubo, kiu tiam situis en Richmond. Post mi edziniĝis al alia Esperantisto (Ivan) en 1967 ni starigis nian propran klubon en Boronia. Ĉi tiu daŭris sukcese dum pluraj jaroj ĝis la premoj de laboro, studado, kaj infanoj kaŭzis nin ĉesi. Ivan kaj mi revenis al Esperantujo en 2004 kaj nelonge post tio iĝis agemaj membroj de la Melburna klubo kune kun la Aŭstralia Esperanto-Asocio. Ekte tiam ni partoprenis en la plejmulto de Universalaj Kongresoj ĉirkaŭ la globo. Mia profesio estis psikologio, sed nun emeritiĝinta, mi trovis la tempon esti parto de la teamo ĉe 3ZZZ.
Brendan Price
Mi naskiĝis ĉi tie en Melburno, sed mi loĝis tra Aŭstralio kaj eksterlande. Pri mia laboro, mi faras eventojn post enŝloso en Viktorio. Ĉirkaŭ tiam mi gajnis amon por lingvoj kaj Lingvistikoj, kaj mi decidis ke mi devis aliĝi kun la plurlingveca komunumo. Mi malkovis Esperanton kaj mi tuj interesis. Dum mia magistro ĉe universitato, mi devis fari laboran sperton. Mi mesaĝis la Esperantan Grupon je 3ZZZ kaj mi havis la bonŝancon esti parto de la teamo, granda honoro. Kvankam mi finis mian laboran sperton, mi daŭras kun 3ZZZ pro la mirinda komunumo en la organizo kaj la tuta de Esperantujo. Ĝi riĉigas mian vivon.
William Georgeson
De regiono oriente de Melburno konata kiel Gipslando, mi iom interesiĝis pri lingvoj dum tiom longe kiom mi povas memori. Dum mi unue ekkonis Esperanton antaŭ multaj jaroj en 2015, ne estis ĝis la mezo de 2023 kiam mi komencis lerni ĝin per Duolingo kiel flanka afero dum mi vere koncentriĝis je studado de la kroata lingvo. Mi eble ne bezonas diri, sed dum miaj kapabloj pri la kroata nur malrapide pliboniĝis, miaj kapabloj en Esperanto rapide preterpasis ilin – kelkaj monatoj post kiam mi eklernis la lingvon, mi iris al la Melburna Esperanto-Klubo por la unua fojo, kaj post kelkaj pliaj monatoj mi akiris la memfidon paroli ĝin sufiĉe flue, sed ĉiam serĉante manierojn pliboniĝi. Mi unuafoje kontribuis al 3ZZZ iam en la lastaj monatoj de 2024, kaj fariĝis unu el la regularaj prezentantoj meze de 2025. Mi ĝenerale havas intereson je kreemaj projektoj – mi partoprenis dufoje en la film-festivalo de Esperanto-USA, kaj provas uzi la saman kreeman energion por skribi kaj trovi artikolojn por la radio programo, pri temoj kiuj interesas min.




