La Melburna Esperanto Klubo estis unu el la unuaj kluboj en Aŭstralio, kaj daŭre ofertas klasojn kaj eventojn en la lingvo hodiaŭ. Fondita de John Booth, la unua kunsido estis la 10an de februaro, 1905, ĉe lia hejmo en Carlton. Nun, danke al la ekstraordinara malavaro de la heridaĵo de la familio Enderby, kaj graciaj donacoj de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, kaj la Esperanto-Federacio de Nova Sud-Kimrio, ni renkontiĝas ĉiun lundan vesperon ĉe Enderby Esperanto-Centro, 343 Little Collins St. Niaj du precipaj celoj estas altiri novajn adeptoj al nia lingvo kaj ankaŭ ebligi al niaj membroj plibonigi sian praktikan kompetentecon pri Esperanto.
Marcel Leereveld, longdaŭra membro kiu forpasis en 2023 je la aĝo de 105, verkis plurajn librojn pri gramatiko kaj stilo. La definitiva manlibro pri gramatiko “Lingvaj Resondoj” estas aĉetabela en nia retejo. Ni ankaŭ tenas tre riĉan bibliotekon de fizikaj Esperantaj libroj, krom diversaj historiaj valoraĵoj.
La MEA kompreneble estas membro de la Aŭstralio Esperanto Asocio. Ni ĉiam volonte helpas aliajn Esperantajn klubojn kaj individuojn.
Por viziti nian Discord-servilon por Esperantistoj en Viktorio, bonvolu viziti https://discord.gg/6cgKjQhkWa