Melburnaj Kunvenoj

Ross House
Ross House En Flinders Strateto, Melburno

La Melburna Esperanto-Asocio regule gastigas kunvenon ĉe historia Ross Domo en la melburna urbcentro, kiu altiras Esperantistojn de diversaj lertecoj el tutaj komencantoj ĝis fluaj kaj tre lertaj parolantoj kaj instruistoj kiu havas longajn kaj produktivajn historiojn en la Esperanto-movado.

Melburnaj Esperanto-Kunvenoj Melburnaj Esperanto-Kunvenoj

Ĉiun fojon estas ebleco por lerni kaj plibonigi vian Esperantan lertecojn en grupa ĉirkaŭaĵo, per diversaj aktivecoj inklusive de lecionoj, enigmoj, ludoj, tradukadoj, kaj parola komunikado.

Ĉi tiuj kunvenoj okazas la unuan kaj trian lundon de la monato, je 6.30ptm ĉe Ross Domo, 247 Flinders Strateto, Melburno. Nova ĉeestantoj ĉiam estas tre bonvenaj; bonvolu sciigi vian intereson per retpoŝto al Heather ĉe erikino.48@gmail.com aŭ per aliĝado al unu el niaj Melburnaj Esperanto-Kunvenoj.

Balarataj Kunvenoj

Renkontiĝoj ankau okazas la lastan ĵaŭdon de la monato ĉe The Sporting Globe Bar & Grill, 201 Mair St, Ballarat Cental. Pli da detaloj troviĝas ĉe Melburnaj Esperanto-Kunvenoj.

Scroll to top