La Melburna Esperanto Klubo estis unu el la unuaj kluboj en Aŭstralio, kaj  el tiam nunen ni havis tre aktivan vivon. Nuntempe ni renkontiĝas ĉiun unuan kaj trian lundon de la monato en la historia ‘Ross House’ tre apud la arĥitekture signifa Flinders Street Station. Niaj du precipaj celoj estas altiri novajn adeptoj al nia lingvo kaj ankaŭ ebligi al niaj membroj plibonigi sian praktikan kompetentecon pri Esperanto.

Marcel Leereveld, longdaŭra membro kiu forpasis en 2023, verkis plurajn librojn pri gramatiko kaj stilo.  La definitiva manlibro pri gramatiko “Lingvaj Resondoj” haveblas el Melburno Esperanto Asocio, Aŭstralio Esperanto Asocio kaj Universala Esperanto Asocio aŭ el nia retejo. Ni tenas tre riĉan bibliotekon de Esperantaj libroj, krom diversaj historiaj valoraĵoj.

La MES estas kompreneble membro de la Aŭstralio Esperanto Asocio kaj de la Esperanto Federacio de Viktorio.  Ni  ĉiam volonte helpas aliajn Esperantajn klubojn kaj individuojn.

La cetera de la retejo estos tradukata je Esperanto baldaŭ.

Scroll to top